La Rido kaj Vervo de Raymond Schwartz |
|||||||
Raymond Schwartz kaj ties Kabaretoj Gilbert René LEDON La historio de Esperanto ne povas preterlasi gravan rolulon, kiu laŭ tute specifa maniero vivigis la lingvon: Raymond Schwartz. Ne temas pri aparta kulto sed pri elstarigo de sekvinda ekzemplo, ofte ne tre klare konjektita, kiun nur partoprenintoj en ŝvarcaj kabaretoj kapablas bone kompreni. El la vivo de Schwartz Li havis la oportunon konstati persone, ke li naskiĝis sennacieca kaj ke tiuj aferoj pri nacieco estas ridindaj kaj absurdaj. La 8-an de Aprilo de 1894 li naskiĝis en teritorio regata de la germana ŝtato, sekve oni trudis al li la germanan naciecon. Li do restis germano ĝis la fino de la unua mondmilito. Tiam li, kiel soldato, en 1917-18 kiel leŭtenanto, defendis sian germanan patrion kontraŭ Francio. Sed post la milito, reveninte en sia vilaĝo Secourt, tiu sama vilaĝo iĝis posedaĵo de la franca ŝtato. Tiel Schwartz iĝis franca naciano... Kaj en la dua mondmilito (en 1939) li kompreneble iĝis soldato por defendi la francan patrion kontraŭ la simila malamiko, kiu tiam estis Germanio. Estas tre facile kompreni kial Schwartz iĝis fervora esperantisto, kiu nur uzis Esperanton en sia agado de intelektulo, kvankam li perfekte regis la francan kaj germanan lingvojn. Profesie, Schwartz laboris kiel bankoficisto. Poste li estis bankestro, kio cetere detenis lin de aniĝo al avangardaj Esperanto-organizoj kiel SAT. Tiam li kaj lia granda amiko Roger Bernard, kiu estis ĉerko-vendisto, konfesis tiun amuzan situacion, de aŭtomata diskriminacio pro la sistemoj. La karaktero de Schwartz Li lernis mem Esperanton en 1909 kaj en 1911 li partoprenis la Universalan Kongreson en Barcelono por testi la internaciecon de tiu tutmonda lingvo. Revene, en urbo Metz li fondis sian "Amikan Rondon", kiun li provis animi en la spirito de la francaj verkistoj de la fino de Mezepoko kaj komenco de Renesanco: François Villon, Clément Marot kaj François Rabelais. Cetere li adoptas la formulon de Rabelezo: "Pli bone pri ridoj ol pri larmoj verki, pro tio, ke la rido estas la propraĵo de l' homo". La personeco de Schwartz restis en "siaspeca spico" tra la panteono de la esperantaj beletristoj, kiel homo, kanzonisto, humoristo, romanisto kaj eĉ instruisto. Li posedis optimisman filozofion el kiu konstante fontis ironio, humuro kaj bontona senmalica satiremo... sed eventuala koleremo lia tuj senarmigis ĉiujn apud li. Schwartz, kvazaŭ postulis perfektecon en la uzo de Esperanto. Verdire lia stilo kun konstantaj vortludoj, kalemburoj, aludoj, vorto-mistranĉoj aŭ kunmetadoj donis tekstojn, kiujn nebonaj regantoj de la lingvo, malfacile povus kompreni... kaj ridi. Kaj lia ĉefa merito estas la verva vivigado de Esperanto sub ĉiuj formoj... post Raymond Schwartz neniu povas diri, ke Esperanto estas morta lingvo! La kabaretoj La granda merito de Raymond Schwartz estas kredeble la vivigado de liaj kabaretoj. Kio estas kabareto? Ĝi estas trinkejo aŭ vesperkunvenejo, kie poetoj kaj kanzonistoj dirassiajn proprajn verkojn, aŭ estas kunveno por prezento de humura literaturo aŭ pliaj artaĵoj, en varieteo. Tiuj kabaretoj en Parizo estis frukto de la tielnomata "Bela Epoko". Tre fama estis la kanzonisto Aristide Bruant en la kabareto "Le Chat Noir", kiu humure prezentis la tiamajn politikojn aŭ pliajn okazaĵojn. Estis sub tiu inspiro, ke Schwartz fondis la kabareton "La Verda Kato", kiu funkciis de 1920 ĝis 1926. Sub iniciato de Joseph Nels, sed kiun animis Schwartz, de 1932 ĝis 1939 ekzistis "La Bolanta Kaldrono". Post la 2-a mondmilito antaŭ la pariza kongreso de UEA, en 1949, Schwartz ree vigligis la kabareton "La Tri Koboldoj" en strato de Montmartre, rue des Trois Frères. Tiu kabareto daŭris ĝis 1956. Mi mem partoprenis ĝin ĉiumerkrede vespere dum mia pariza vivado en 1952-53.
Ni devas konfesi, ke ne estas facile animi, daŭre venigi ridojn en tiaj praktikadoj de Esperanto. La pruvo estas, ke oni preskaŭ ne plu trovas (se entute oni trovas) tiajn kunvenojn en nia movado. Tamen ĉe la "Tri Koboldoj" la aplikon de la vervo de Schwartz. Mi memoras, kaj la aldonitaj subskriboj de aprilo 1954 tion atestas, pri Waringhien, Roger Bernard, Jean Thierry, Lucien Laurat, Julien Piron (ne la tro juna Claude), Barthelmess, Ivo Lapenna, S. Flego (la granda aktoro) ktp. Kompreneble Napoleono Ferrari, kiu ŝajne jam estis kreinta la vorton "krokodili" ne bezonis aperi, ĉar en la kabaretoj de Schwartz oni tute ne krokodilis. Ni ne povas ĉi tie elmontri la tutan humuron kaj vervon de Schwartz en ties kabaretoj, kie neniu el senmalicaj primokoj, ankaŭ oni alvenis iom malfrue:
La verkisto, beletristo R. Schwartz La poeziaĵoj, kalemburoj, amuzaĵoj, kiujn li verkis jam aperis en verkoj: "Verdkata Testamento" (el la tiama kabareto); "La Stranga Butiko", jam eldonita en 1931, ankaŭ kun poeziaĵoj el la kabaretoj: Jen printempsezona ĝuo! En 1949 li aperigas "La Ĝoja Podio" kie li tiel parolas pri certaj moroj (p. 46): Kiam oni pensas pri certaj moroj en certaj domoj, oni emas ekkrii: "Kiaj Gomoroj en tiaj Sodomoj!" Sur paĝo 70, li aldonas klarigojn pri UNO, t.e. (ne ridu!) Organizaĵo de la Unuigitaj Nacioj Ankaŭ naivaĵon li prezentis; ekzemple (p. 48): "Funde de la Maro" En 1971 aperis "Vole... Novele". Temas pri noveloj skribitaj inter la jaroj 1920-1970 por Esperantaj revuoj kiel Literatura Mondo, La Nica Literatura Revuo kaj aliaj Britaj kaj Francaj Esperantistoj! De 1933 ĝis 1936 "kaperis" kajeroj por Satiro, Humuro kaj Libereco... relativa, "La Pirato"... kiel ĉiuj scias la piratoj kaperas! Bedaŭrinde pro manko de batalantoj (kunlaborantoj), "La Pirato" malaperis spite al humora aserto de Schwartz en n-ro de 23-a de Aprilo 1935: "La Pirato ne estas necesa, sed ĝi tamen ekzistas". Menciindas ĉi tie grava esperantito, alia Raimundo, kiu naskiĝis en 1900, ilustris "La Pirato" kaj la libroj de Schwartz, partoprenis multajn kabaretojn, skribi multe kaj ĝis nun en Laŭte, kvankam blinda kaj unukrura, sed plene lucida. Temas pri "Valo", Raymond Laval. Vidu la ilustraĵojn kun subskribo jam stilizita antaŭ 1930! Ekde 1952 ĝis 1970 Schwartz kunlaboris en la jara kajero Sennacieca Revuo per humuro-plena raporto "Laŭ mia rid-punkto", pri politikaj aŭ sociaj okazintaĵoj. Tiel li opiniis en 1957 pri iu fifama prof. Blinkenberg, kiu multe malhelpis la rezolucion de Montevideo en 1954: "...Tiam mi rememoris, ke ankaŭ sinjoro Blinkenberg estas prof.! El kio rezultas, ke vi neniel De Schwartz ni povas legi du romanojn, kompreneble en tiu stilo ofte rabeleza, ofte riĉa je priskriboj el la romanista skolo. Temas pri "Anni kaj Montmartre" kaj plej laste kaj amplekse "Kiel Akvo de l' Rivero". Li, laŭdire, ankaŭ gvidis Esperanto-kursojn kaj eĉ ŝerce kritikizis Zamenhof mem pro troa uzo de neologismoj laŭ simplaj ekzemploj: "...haroj estas kapfadenoj, kelkfoje kaj ĝuste ankaŭ nomitaj pedikarbaro. Por kaŝi aŭ Schwartz estis simpleca homo, kiu spontanee kaptis la evidentaĵojn kaj tiel sin esprimas en rakonteto "Por nenion diri": "'Vi ne plu havas multe da haroj, sinjoro!' Tio, evidente, signifas paroli por nenion diri, Tia estis Schwartz, antaŭ ol iri ĉe operacitablo en 1971, kiam li skribis la lastan antaŭparolon por eldonaĵo: Al la legontoj (kunlabore kun Rabelais)... Pli ol plor' valoras Lia rido estingiĝis la 14-an de Majo 1973. NOTO (postprelega) de Gilbert Ledon: Legu ankaŭ pri Marga Rineta, la edzino de Schwartz. |
|||||||