La Rido kaj Vervo de
Raymond Schwartz
al la chefa pagho

numero 25, junio 1935

La Pirato

Inter 1933 kaj 1936 la ŝipestro Raymond Schwartz redaktis kaj preskaŭ sola verkis la monatan 20-paĝan revueton "La Pirato", kajeroj por Satiro, Humoro kaj Libereco... relativa. "La Pirato" kaperis ĉiumonate kaj la hejma haveno estis ĉe J. Solsona, en Parizo.

Kelkaj specimenoj el tiu numero (la 25-a, el junio 1935):

Jub! Jub!... Ileo!
Tiu ĉi Piratkajero estas la 25-a. - Flirtu sur la ĉapeloj de niaj ĉarmaj piratinoj dudek-kvin flagetoj por anonci la gloran okazaĵon: ankaŭ ni festas nian Arĝentan Jubileon. Je via sano, samideano!
(...)
Intertempe ni dankas plej fervore al ĉiuj geamikoj kaj precipe al ĉiuj ŝtatestroj, kiuj bonvolis sendi al ni gratultelegramojn kaj minacleterojn. Ĝispiedplande kortuŝitaj ni estas pro la malavara gesto de lia moŝto, Francisko I-a de Liĥtenstejn, kiu nomis s-ro Rob. Kreuz, la simpatian direktoron de UEA, "Princa Konsilisto". Ni tion vere ne meritis. Ni scias ankaŭ ke lia moŝto nun komplotas por nomi nin "Grinca Konsolisto" pro la granda merito, kiun ni akiris koncerne la konsoladon de konsolbezonaj samideaninoj.
(...)
ni pensas, ke aŭtentika membro de la Piratfamilio ne bezonas specialan insignon. Kiam vi renkontas inteligentan homon - ĉu vi ne tuj rekonas lin?

Tre modeste via

Ale Ben Tarip

Bilanco, dekonkompleta, pri la nunjara Piratfesto

Do... jam je la 11-a vespere nia bona generalo Bastien tre saĝe konkludis, ke "estas la horo, je kiu la honestaj homoj hejmeniras". Sed la aliaj restis. Kaj kio okazis?

Ni iomete levu la vualon. Fraŭlino Yolande de Rougeville, kiu tute senprepare anstataŭis la same faman nuddancistinon Joan Warner, kreis diversajn skandalojn kaj dancis, kiel povas danci nur ŝi. Ŝia arto atingis la supron de l' homa percept-kapablo... Kun gracio de noktpapilio ŝi kvazaŭ ŝvebis tra l' etero, firme starante sur fortika krurparo. Admirinda, eĉ kurioza, estas la facileco kun kiu ŝi transformiĝas en diversajn tipojn. Jen ŝi estas arda hispanino, harmonie saltanta ĉirkaŭ imagita virbovo, jen langvora odalisko, kiu discipline estras la ventro-muskolojn, jen rusa vilaĝanino dum siberia frostonokto, kiu - por varmiĝi - klake kalkanumas la senkulpan pargeton de nia pirat-butiko, jen blanka negrino, kiu moviĝas korŝire kvazaŭ ŝi celus plifacili per tio la digestadon de verŝajne malmola misiist-femuro. Kaj ĉiujn ĉi diversajn personojn ŝi ludas nur helpe de plej elementaj kostum-partoj. Mirinde!

Krom Solsona, ĉiam en duon-embria stato, krom la Ŝipestro, kiu kantis eble ne tre bele, sed tiom pli laŭte, ankaŭ Marga Rineta tre sukcese plivigligis la vesperon, dum Sinjorino Jeannette ravis la ĉeestantojn per sia tro rapide pasanta "Amplezur'!", kiun oni entuziasme bisis. Dubois zumzumis ĉarmajn kanzonetojnper delikata voĉo, kiu ironie kontrastis kun la impona spektaklo de lia promontora ventreto. Nia bona amiko E. Barrier potence bas-tonis la plej belajn ariojn el sia repertuaro kaj vekis ne nur eventualajn dormantojn, sed ankaŭ vere artan emocion ĉe ĉiuj festanoj. D-ro Muller laŭcirkonstance muzikis.

Honore al nia bona amiko Nels, kiu lastatempe forgesis ĉiujn devojn de ortodoksa kunlaboranto kaj kies manuskriptoj fariĝis pli maloftaj ol liaj kapharoj (kio ŝajnas nekredebla!), la pirataro pie kantis

Dies irae...

Dies irae, dies illa...
Nels sin montris neĝentila
Instrumento senutila;

Li obstine mallaboris,
Tiom ke malbonodoris
Kaj la ŝipon malhonoris!

Li diboĉis abomene,
Ne invitis, laŭkonvene,
Geamikojn partoprene.

Li forgesis la amikojn,
Malatentis la kritikojn,
Al ni kaŭzis nur kolikojn!

Estis por ni granda zorgo,
Ke laboras pli per forko
Ol per plumo tiu porko!

Tuj per senkompata vipo
Lin ni tiklos el la ŝipo
...Kaj rompiĝos lia pipo!

 

Per tio ĉi finiĝis la unua, tio estas,
la deca parto de la festo (A.B.C.A)


Kiel ofte en tiutempaj nacilingvaj humuraj revuoj, Schwartz mokis citaĵojn el la gazetaro (ĉikaze, de la Esperanto-gazetaro):

Sennaciulo (aprilo) - "La prezidanto, restariginte la silenton, direktas severajn parolojn al Planimedo..."

Kaj kiam la silento stariĝas, la bruo povas kuŝiĝi!

Svenska Esperanto-Tidningen (majo) - "La dancemuloj povas ĝui la vesperon svingante sin laŭ la muziko de kapelo 4-vira"

Se ni ĝuste komprenas, ĉi tie tema tute simple pri dancado. Do kial ne danci, tute simple, laŭ la muziko de danc-orkestro?

Heroldo (12 majo) - "...proksimume tri cent personoj, aŭstroj kaj Vienanoj, venis en tiu ĉi sezono al Varna."

Ni kuraĝas aserti, ke venis aŭ tri cent homoj kaj virinoj. Sed rimarkinde estas, ke la aŭstroj kaj Vienanoj ne malpacis inter si!

Franca Esperantisto (majo) - "En ĵus ricevita gazeto, mi legas, ke 'Jam en 1683 la hungararon turmentis misaj antaŭsentoj'. Ĉar "mis" estas oficialigita kun la senco "erare", "malguhste", mi komprenas, ke la antaŭsentoj de hungaroj en 1863 estis eraraj kaj malĝustaj".

Jen tipa ekzemplo de miskompreno! Ĉar se la ĵus ricevita gazeto diras "1683", oni ne rajtas kompreni "1863".

Herezulo (apr.-junio) - P. 26: "Se vivus nuntempe Erasmo, li certe ankaŭ aliĝus al neniu faŝismo, ne al la ruĝa (Moskva), nek al la bruna (Roma)" - P. 27: "Regas en Stalinio ruĝa faŝismo, kelkrilate eĉ pli abomeninda ol la nigra el Italio kaj la bruna el Germanio".

Tio ŝajnas al ni herezaĵo. Kaj tamen... ankaŭ ĉe la kartludo oni miksas la kolorojn...