La Rido kaj Vervo de
Raymond Schwartz
al la chefa pagho
aŭskultu
sondokumenton (1951)
kun specimeno
de la voĉo
de Schwartz
!

Pri la vivo de Raymond Schwartz


En "Enciklopedio de Esperanto" (1a. eld. Literatura Mondo, Budapest, 1934; repres. HEA 1986), oni legas:

Schwartz en
                  1932SCHWARTZ (ŝvarc) Raymond,
franco, bankoficisto. Nask. 8 apr. 1894 en Metz. Tie li fondis en 1913 E-Grupo "Amika Rondo". Ekde 1920 li gvidis dum kelkaj jaroj la faman E-an kabareton "Verda Kato" en Parizo. En 1932 ĉefredaktoro de la Gazeto de la XXIV Kongreso. Li publikigis rimaĵojn jam en 1912 (en Tutmonda Espero) kaj post la milito poemojn kaj artikolojn en diversaj gazetoj, precipe en Literatura Mondo. Ekde 1933 li redaktas la monatan spritgazeton La Pirato. En Schwartz la E-a mondo trovis sian humoriston, kiu la tro verdajn flankojn de la movado scias mirinde eklumigi per sia buba spegulpeceto. Li estas vere la "terura infano" de la E-a familio: nenio restas kaŝita antaŭ li kaj nenion li indulgas, kiu aŭ kio estas inda je grimaco aŭ pinĉo. Sed pinĉante per moko, samtempe li tiklas per sprito, tiel ke la pinĉito mem devas ridi anstataŭ indigni. - Liaj versaj verkoj "Verdkata Testamento" (1926) kaj "La Stranga Butiko" (1931) estas plenaj de la sukaj fruktoj de lia kurioza fantazio: kanzonoj laŭ kabareta stilo, ironia prezento de strangaj tipoj verdaj kaj neverdaj, akre trafaj kaj milde pikaj observoj, spritaj vortludoj. Ĉio ĉi, prezentita per perfekta verstekniko, montras lin kiel simpatian bohemon, kiu havas tre sanan racion, grandan ĝukapablon pri la etaj ĝojoj de l'vivo, kompreneman ridon pri ĉiu homa malforto, sanan ironion pri ĉio gravmiena kaj hipokrita. La samaj kvalitoj distingas liajn prozajn skizojn, aperintajn en la "Prozo Ridetanta" (1928). Lia mallonga romano "Anni kaj Montmartre", rakontinta la danĝerajn avernturojn de naiva germana knabino en Parizo, estas unu el niaj plej plezure legeblaj originalaĵoj. En ĝi mankas ĉiu sentimentala siropo aŭ gravmiena moralprediko kaj la akre trafa karakterizo, simpla, natura prezentmaniero kaj interesa templekto ĝin faras vere eta ĉefverko. Aparta valoro de la libro estas ĝia stilo: kerne E-a, facilflua, natura, plena de surprize vidigaj bildoj kaj ĉarma familiareco. (KALOCSAY)

La granda E-poeto Kalmán Kalocsay estis respondeca pri la Lingvo-Fako de la Enciklopedio. En Rimportretoj (Literatura Mondo: Budapest, 1931) li skribis:

XLVII

Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo,
La ĉarma an' de Epikur'.
La Verdan Katon, ho terur'!
Li pikis morta per ombrelo.

Kaj post la streĉ' de l' kata felo
Li testamentis per tambur'...
Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo,
La ĉarma an' de Epikur'.

En verso, ŝerco kaj novelo,
Grimaco kaj karikatur'
Ni ĉiam sentas kun plezur'
Aromon de la moskatelo.

Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo!

[dankon al Gerard Capdevielle pro la atentigo]

Sub alia kapvorto de Enciklopedio oni legas:

HUMORO
[...] En Paris verkas nuntempe majstro de E-a humora poezio, Raymond Schwartz, aŭtoro de "Verdkata Testamento", kolekto de versformaj satiraĵoj, miksitaj ofte kun bonaj vortludoj. La afero de E-o konkure kun la eterna afero de Amo formas plejan temon de liaj rikanaĵoj. En 1933 Schwartz ekredaktis humorgazeton La Pirato, kiu "kaperas" ĉiumonate. Antaŭ la milito aperadis La Spritulo, multe malpli originala, ĉar simple kopianta el naciaj gazetoj pli-malpli taŭgajn spritaĵojn. La Pirato estas tute alia, ĝia redakatoro disponas specialan talenton. [...] (L. DREHER)

En la libro Soifo (Stafeto, 1954), de Lajos Tarkony, oni legas (p. 154):

"Li prenas vorton kaj per ties tordo
alsorĉas ŝercgrimacon de koboldo.
Legantoj ŝmacas, se l' plej franca Schwartz
piratas: majstro de la mok' sen mordo."

[dankon refoje al Gerard Capdevielle pro tiu kontribuo!]


Multaj citaĵoj pri Schwartz troviĝas en "Esperanto en Perspektivo" (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo/UEA, 1974). En paĝo 156:

6.7.1.5 Satiraj Poetoj. - Apartan pritrakton meritas la franca bankdirektoro Raymond Schwartz (1894-1973), kiu estis kunlaboranto de Literatura Mondo, Franca Esperantisto, La Nica Literatura Revuo, Sennacieca Revuo, kaj redaktoro de la satira gazeto La Pirato (1933-1935). Lia lingvo plene eluzas la vortludajn latentojn de Esperanto, konsistantajn el dusencaj esprimaĵoj, komikaj pseŭdo-sufiksado kaj sinonimado: li lerte ĵonglis per la lingva materialo, kiun li kapablis sprite vivigi. Li verkis ironiajn kaj satirajn poemojn pri hipokrituloj, pri komikaj viv-situacioj kaj satiraĵojn pri la politikaj okazaĵoj kaj pri la Esperanto-Movado mem. Li verkis multe ankaŭ proze. Liaj poemoj aperis libroforme en "Verdkata Testamento", 1926 (2-a eld. 1930); "La Stranga Butiko", 1931; "La Ĝoja Podio", 1949.

En paĝo 160:

6.7.2.2 Prozverkistoj ĉirkaŭ la Budapeŝta Skolo - (...) Eminenta estis ankaŭ la Franco Raymond Schwartz, kiu verkis la romaneton "Anni kaj Montmartre", 1930, ekvilibra, malemfaza rakonto, lingve kaj psikologie trafa, pri la misaventuroj de germana knabino en Parizo. En 1963 aperis lia granda romano "Kiel Akvo de l' Rivero". Temas pri famili-generacia romano, parte aŭtobiografia, kiu, krom la tria parto, iom tro haste verkita, prezentas trafan analizon de karakteroj kaj sinsekvon de eventoj. Lia rakonto estas tute kredebla, lia partopreno estas varma kaj simpatiplena. Tiu verko prezentas sian aŭtoron kiel maturan verkiston, trafe observokapablan. Novelaro el 1920-70 aperis en la volumo "Vole... Novele", 1971.

En paĝo 164:

6.7.2.6 Satiraj Prozverkistoj - Ankaŭ ĉi-kampe majstris la ekzemplo de la Franco Raymond Schwartz, kiu aperigis satirajn kaj bonhumorajn prozaĵojn kaj novelojn en "Verdkata Testamento", 1926; en "Prozo Ridetanta" (fakte: novelaro), 1928; en "La Stranga Butiko", 1931; kaj en "La Ĝoja Podio", 1949. Tre ŝatataj estis liaj ĉiujaraj kontribuaĵoj al la jarkajero Sennacieca Revuo ("Laŭ mia... Ridpunkto").

En paĝo 191:

Cetere, pluraj bonegaj lingvo-artistoj ne kapablas memstare verki originale, kaj krome multaj talentaj aŭtoroj preferas sin elprovi traduke antaŭ ol verki originale, aŭ de tempo al tempo dediĉi sian lerton al la tradukado. Ne ĉiuj: W. Auld, G. Mattos, E. de Kock, M. Boulton, J. Baghy, R. Schwartz neniam tradukis, aŭ nur hazarde kaj pro momenta neceso.

En paĝo 656, pri la postmilita evoluo de SAT (19.3.1):

Ekde 1950 la Jarlibro [de SAT] ne plu aperas ĉiujare, sed regule ĉiun duan jaron. En 1952 reaperis - kiel ĉiujara 56-paĝa kajero - Sennacieca Revuo, kun valoraj studoj pri la historio de Esperanto, politikaj analizoj, kulturaj kaj literaturaj kontribuaĵoj daŭre atentidaj kaj la brilaj "Ridpunktoj" de Raymond Schwartz.


Studaĵon originale verkitan de Roger Bernard ("R. Schwartz: Lia vivo kaj verkaro") eldonis Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds, januaro 1977; 2-a eldono plibonigita kaj pliampleksigita septembro 1977). La kajero prezentas la kompletan tekston de la prelego de Bernard okaze de Kultura Semajnfino de la Centro, dum 1974.