Specimeno
de la voĉo de Schwartz
Sonregistrita
en 1951 kaj al ni disponigita danke al
Daniel LUEZ,
kiu mem priskribas
Mi devis partopreni en kongreso de TEJO (tiam nomata
ankoraŭ TJO) en la jaro 1951. Mi ĵus aĉetis magnetofonon,
kaj mi havis la ideon fari, kvazaŭ mi telefonos al R.S. ekde la loko
de la kongreso, en Nederlando. Li akceptis mian proponon kaj "registris"
sian voĉon sur mian magnetofonon, nur kun liaj respondoj. Mi do konversaciis
kun la aparato, kiu (kompreneble) ripetis la registritan tekston kun la
voĉo de Raymond Schwartz.
Por fari tion, mi iris al lia oficejo (en banko, kies
direktoro li estis). La magnetofono estis sur metal-fadeno, sed intertempe
mi faris kopiojn sur kasedojn kaj mi sendis al multaj personoj, kiuj konis
kaj amis R. S. (lia edzino, Ivo Lapenna kaj multaj aliaj). Novtempe, post
nia renkontiĝo en trajno, mi sendis unu al Francine Schwartz, lia
filino. Li havis du infanojn: unu filon (Jean-Claude) kaj unu filinon
(Francine). Lia filo neniam lernis Esperanton kaj lia filino faris tion
malfrue, post la morto de la patro. Nun ŝi bone parolas ĝin.
Vi povos ĝin aŭskulti per diversaj dosierformatoj.
Nun unu el ili estas disponebla. Klaku sur la ligilon:
La Voĉo de Schwartz en formato .AU
(960 Kbajtoj)
Jen priskribo de miaj frazoj ĉe la "telefono" kaj transkribo
de la magnetofona registraĵo.
DANIEL LUEZ - Ha lo! Sinjoro Schwartz?
SCHWARTZ - Jes, kiu vokas min?
DANIEL LUEZ - Estas Daniel Luez.
SCHWARTZ - Estas Daniel Luez?! Sed, kara amiko, kie do vi estas kaj
kion vi faras ?
DANIEL LUEZ - Mi estas en Haarlem, en Nederlando, kaj partoprenas en
internacia junulara kongreso de TJO, Tutmonda Junulara Organizo.
SCHWARTZ - Bone, mi tre plezure sendas miajn plej korajn salutojn al
vi kaj viaj gekamaradoj, kaj mi povas nur bedaŭri, ke mia aĝo
ne plu permesas al mi esti junulo inter gejunuloj.
DANIEL LUEZ - Sed, sinjoro Schwartz, vi estas preskaŭ tiel juna
kiel ni!
SCHWARTZ - Jes, preskaŭ! Vidu, aŭ pli ĝuste aŭdu:
korpe, oni vole nevole maljuniĝas, sed anime oni povas kaj devas
resti juna ĝis la fino!
DANIEL LUEZ - Cetere tion vi jam diras en poemo el "La ĝoja
podio", "Argumentoj por mia spegulo": Mi fariĝis
kvindekjara
SCHWARTZ - Ha, mi gratulas al vi por via bonega memoro kaj, ĉar
estas tamen tempo fini ĉi tiun babiladon (la telefonkonversacioj
estas tre multekostaj!) mi citos al vi, do, por fini, kaj por viaj kamaradoj,
la lastajn versojn de tiu poemo, kiun ĵus vi menciis:
"Se vi volas argumenton,
Ĝin mi tiel ĉi formulas:
Ofte neĝas sur tegmenton
Dum interne fajro brulas!
Sekve sciu, mia knabo,
ke mi havas ĝis nunhoro
kvidek jarojn sur la kapo,
sed nur dudek en la koro!"
Kaj kun tiu ĉi optimista noto, mi aldonas por via
kunveno ĉiujn bondezirojn pri sukceso kaj bela vetero. Kaj vi, kara
amiko, ne forgesu baldaŭ reveni en nian Parizan Kabareton "Ĉe
la koboldoj". Ni atendas vin !
Ĝis baldaŭ!
DANIEL LUEZ - Ĝis baldaŭ, sinjoro Schwartz !
|