La Rido kaj Vervo de
Raymond Schwartz
al la chefa pagho

Ĉiu - Ĉiu

Raymond Schwartz multe verkis kaj adaptis por siaj kabaretoj. Sube, unu el tiuj kanzonoj, kiu estas tradukita kaj aperis kiel partituro en 1948 eldonita de "Editions Musicales Imperia", Parizo.

Sur la kovrilo oni vidas lian edzinon Marga Rineta (tie, "Rinetta", eble por doni italecan aspekton kaj des pli moki).


partituro

(1948)
Ĉiu-Ĉiu

Muziko de
Nicanor Molinare

Esperantaj paroloj de
Raymond Schwartz

1
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
Ĉiu homo vidas tuj,
Ke l'plej bela familio
Troviĝas ĉe ni, en Esperantuj'!
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
Scias, ke sub Verda Stel'
Nia granda familio
Konsistas el
Sanktuloj de l'ĉiel'!
2
Ĉiu sinjoro
dediĉas sin
el tuta koro
al ĉarma kursanin'
Se ŝi hezitas pri l'gramatik'
li ŝin invitas
volonte al praktik'!
3
Ni dumkongrese
kunvenas por
konsenti jese
kun ĉiu orator'.
Kaj eĉ l'eterna
statut-batal'
finiĝas per la
plej harmonia bal'!
Se vi ne konas la melodion, aŭskultu ĝin. (dosiero MIDI)

Danke al la hejmpaĝo pri Ĉilia Tradicia Muziko
http://www.geocities.com/Vienna/Strasse/1791/chile.html
jen la originalaj paroloj verkitaj de Molinare mem:

Chiu Chiu

Canta, canta, pajarito,
canta, canta tu canción,
¡canta, que la vida es triste
y tu cantar me alegra el corazón!

Chiu, chiu, chiu, chiu,
chiu, chiu, chiu, cho,
¡canta, canta, pajarito,
que tu cantar me alegra el corazón!
Con tus gorjeos,
con tu trinar,
despierta el alba,
¡la noche ya se va!

Avecita de los campos,
pájaro madrugador,
¡ven y cántale a mi niña!
¡Despiértala antes que salga el sol!

Antes que cante la diuca,
antes que cante el zorzal,
el chincol nos ha cantado,
¡chiu, chiu, sin cesar!