La Rido kaj Vervo de
Raymond Schwartz
al la chefa pagho

Per humuro al maturo: Schwartz 100-jara

Marie-Thérèse LLOANCY


La revuo Esperanto de UEA de Aprilo 1994, n-ro 1058 (4), paĝoj 70-71 aperigis artikolon de Marie-Thérèse Lloancy omaĝe al la centjara datreveno de la aŭtoro:

Jubileo:

Per humuro al maturo: Schwartz 100-jara

"Popolo, kiu ne kuraĝas moki pri si mem, ne estas matura" - ŝatis diri Raymond Schwartz. Popolo ankaŭ ne estas matura, se ĝi ne konas siajn gradulojn, ni povus aldoni. Tial ni omaĝas la 100-an naskiĝdatrevenon de la verkisto per resumo, kiun ni faris el franclingva studo de Marie-Thérèse Lloancy, "Raymond Schwartz et l'Espéranto", aperinta en Franca Esperantisto (n-ro 416, dec. 1990).

La historia hazardo de la limŝanĝiĝoj faris, ke Metz, la nun franca urbo kie Raymond Schwartz naskhiĝis la 8-an de aprilo 1894, apartenis tiutempe al Germanio. La familio Schwartz parolis france, sed la deviga germanlingva instruado faris el Raymond "perfektan" dulingvulon. Li krome studis la latinan, la grekan, anglan, hispanan kaj italan - antaŭ ol, probable en 1910, li aĉetis lernolibron de Esperanto.

Jam en 1911 li vojaĝis al Barcelono por testi sian lingvokonon, baldaŭ fondis Amikan Rondon en Metz, kaj en 1911-13 publikigis siajn unuajn poemojn en la revuo Tutmonda Espero. Por li, eklerno kaj ekapliko de Esperanto kvazaŭ koincidis.


Schwartz rolis kiel policestro
en la filmo Angoroj (1963), de J.-L. Mahé.

Raymond Schwartz travivis du mondmilitojn. La unuan kiel germana armeano - por fariĝi franca statano je la militfino. Sed "ne finiĝis tiam lia soldata kariero... en 1945, la franca registaro komisiis al la banko, kie li havis jam gravan postenon, reakiri havaĵojn en Vieno kaj Prago. Li estis do tien sendita, sed tiam rajtis vojaĝi al la okupataj teritorioj nur uniformuloj, kaj oni sekve vestis lin per ia speco de generala kostumo. Ĉu ne stranga sorto militista ĉe tia pac-amanto...?"[1] Efektive, profesie Schwartz laboris en Pariza banko, kie li atingis kundirektorecon. Liaj amikoj
substrekas la kontraston de liaj du vizaĝoj: jen la seriozega bankisto, jen la ludestro, kabaretisto...

Ĉiam preta sprito

Schwartz travivis la "folajn" 20-ajn jarojn de Parizo kaj konis la etoson de ĝiaj kabaretoj, kies ecojn, teknikojn kaj tonon li scipovis transplanti en Espeanton. En 1920 li fondis kaj ĝis 1926 animis la kabareton "La Verda Kato"; partoprenis inter 1932 kaj 1939 en "La Bolanta Kaldrono" de Joseph Nels; kaj en 1949 li kunfondis "La Tri Koboldojn", kiu daŭris ĝis 1956.

Legante liajn verkojn, kiuj atestas konon de ĉiuj "klaĉoj" de la mondo esperantista kaj ekstera, oni povus kredi, ke li multe vojaĝis. Male, li apenaŭ vizitis kongresojn - krom, evidente, en Parizo: la UK en 1932, kies gazeton li redaktis humurplene, kaj la Internacian Konferencon "Esperanto en la Moderna Vivo" en 1937, por kiu li aŭtoris la revu-spektaklon Nek... nek... Samepoke li redaktoris kaj preskaŭ sola verkis, kun ĉiam preta sprito, la satiran revuon La Pirato, kiu "kaperis ĉiumonate" ekde 1933 ĝis 1936. Inter 1952 kaj 1971 li ĉiujare liveris al Sennacieca Revuo siaspecan resumon de la antaŭa jaro sub la titolo "Laŭ mia... ridpunkto", kiuj eniris la volumon "...Kun siaspeca spico!" (1971).

Ni povus listigi ĉi tie ĉiujn produktojn de la Schwartz-aj sprito kaj spirito, de la premiera "Verdkata Testamento" (1926) ĝis la romanego "Kiel Akvo de l' Rivero" (1963). Sed prefere ni iom detalu la Schwartz-an kontribuon al la viva, originala kaj spontana uzo de Esperanto.

Ludo kun formo kaj senco
La verkojn de Schwartz ĉiam "karakterizas la sama densa, riĉa, verva lingvo, plena de suko, neniam bombasta aŭ kejla, kaj utiliganta ĉiujn eblajn latentojn - ĝis li fakte ne esploritajn - de Esperanto"[2]. Kiuj do estas tiuj latentoj tiom laŭdataj? Por ilustri tion, jen nur kelkaj el la aspektoj de liaj vortludoj - el kiuj ni elnombris ĉ. 20 mil en ĉiuj al ni konataj verkoj de Schwartz.

Simpla homonimeco (kiam du malsam-signifaj vortoj havas saman formon) teorie ne ekzistas en Esperanto. Ĝi do aperas kiel lud-eblo nur rilate proprajn nomojn realajn (Kubo/kubo) aŭ fikciajn (s-ro Piro, Karaf) kaj neesperantajn vortojn (peace/pis')[3]. Sed mistranĉo de kunmetitaj aŭ pseŭdo-kunmetitaj vortoj liveras abundon da kalemburoj, ofte tiaj pri kiu neniu pensus krom Schwartz: filologo/filo-logo, sekretari-sorto/sekreta risorto.

Ĝuste pro la kontraŭhomonima principo, en Esperanto oftas paronimoj, t.e. preskaŭ samsonaj vortoj (kiel pesi/pezi). Schwartz jen kreas proprajn ŝerc-paronimojn kiel kriz-nasko kaj Kristnasko, jen li kombinas la ludon kun mistranĉo (Esperanto/Esper-rento) aŭ vortmiksado (kontraŭakvoholulo).

Anagramo (alivicigo de la literoj en iu vorto) havas siajn subspecojn: jen simpla interŝanĝo de du sonoj (kandelabro/kandel-arbo, bagateloj/batalegoj), jen la pli subtila kontraŭknalo (pola mastro/mola pastro; labori fiŝe kaj muse anstataŭ labori fuŝe kaj mise).

Ne ĉiam necesas ŝanĝi la formon por vortludi. Eĉ en Esperanto ekestis duoblaj sencoj, kutime metaforaj, kiel (banala ekzemplo) folioj de arbo aŭ de ĵurnalo. Schwartz ofte humuras per apudmeto de figura kaj origina sencoj: "Tiel staras la demando. Kiam ĝi iĝos laca, ĝi sidiĝos."

Antifrazo: vorto signifanta realaĵon kun ecoj malsamaj ol tiuj, kiujn ĝi elvokas. Ni renkontas ekz. Iliado + idilio = Idiliado, rilate konfliktojn en Grekio dum la 30-aj jaroj.

Schwartz ofte ŝatas nuligi la distancon inter aĵo kaj vorto. Ekzemple en teksto amuze pseŭdoscienca li demonstras, ke milito estas timilo.

Ni povus prezenti multpaĝan tipologion de la vortludoj de Schwartz, sed tio estus sufiĉe teda sen la kunteksto, kiu ja donas ilian tutan guston.

La funkcio de la vortludoj
La humuro de Schwartz ne estis indulgema. Sed liaj pikoj iris nur al la diversaj formoj de potenco, aŭtoritato, altrudemo kaj detruemo: kontraŭ ĉio tio li batalis per la forta armilo de rido, kiun li elvokis plej ofte per vortludoj. Liaj atakoj ne estis malicaj, same kiel lia homamo ne estis senironia:

"Jes! la Homaro estas Familio! Malpli fiere mi aldonas: Kia familio! Dio mia! Kia familio!" - ni legas en "Privata bilanco post la milito" (La ĝoja podio).

Lia humuro celis jen la homaron (kiel en la ĵusa ekzemplo), jen la "verdan popolon", jen lin mem (kiel en la poema konstato, ke li fariĝas en la sama tago kvindek-jara kaj... kvindek-hara).

Vortludo ekzistas nur se oni ĝin komprenas... Ĉu liajn vortludojn komprenis, komprenas la e-ista publiko, al kiu ili direktiĝis?

Evidente, sen kono de normala funkciado de lingvo oni ne komprenas tie ŝercocele kreitajn "misfunkciadojn". Ju pli subtila estas iu vortludo, des pli necesas, por kompreni ĝin, profunda kono de ĝiaj konsistigaj eroj. La komprenon kaj aprezon de vortludoj determinas la grado de lingva kaj kultura iniciĝo de la ricevanto. Ĉe parola prezento, gravas krome la bona prononco. Schwartz mem, laŭ ĉies atestoj, prononcis Esperanton modele, sed rifuzis malaltigi la nivelon por faciligi la komprenon (ekzemple, li ne markis per paŭzo la limojn inter la radikoj en siaj mistranĉoj): la spektanto devis altigi sian nivelon ĝis apreza kompreno. Laŭ Schwartz nur tiel eblas atingi vere vivantan kaj spontanan regon de Esperanto.

Schwartz estis unu el la kreantoj kiuj, en epoko kiam la juneta Esperanto estis ankoraŭ iom malfortika kaj "kompleksohava", helpis al ĝi kreski per granda dozo da efikaj fortigiloj, sed ankaŭ da inteligento, fajneco kaj sentemo.

Marie-Thérèse Lloancy (Francio)

NOTOJ
[1] Bernard, Roger: Raymond Schwartz, lia vivo kaj verkaro. La Chaux-de-Fonds: KCE, 1977, p. 2.
[2] samloke, p. 7.
[3]
peace = paco (angle).