Mi ofte aŭdas homojn plendi pri kunsidoj de la esperanto-kluboj – tedaj kaj enuigaj, plenaj je stultaj postenbataloj kaj harpsplitaj lingvodiskutoj. Sed kiu kulpas pri tiu ĉi atmosfero, ĉu ne esperantistoj mem? Se vi ne ŝatas tian specon de esperantumado, do forĵetu ĝin kaj lanĉu alian, pli plaĉan. Sed tute forlasi Esperantujon nur pro esperantistoj – apenaŭ povas ekzisti pli stulta ideo. Pri tio mi plian fojon konvinkiĝis post legi la esearon “...kun siaspeca spico!” de Raymond Schwartz.