La Rido kaj Vervo de
Raymond Schwartz
al la chefa pagho

El "... Kun Siaspeca Spico!" (1971)

Krurkalkuloj

La kruroj estas tre utilaj,
kaj ĉiu homo havas du.
Do: dek kvin homoj - tridek kruroj,
sed se vi prenas du de kok'
postrestas nul!

 

Vortokresko

Por oportuna kuŝo - unu lito.
De kuŝo ĝis "akuŝo" - unu litero.
Akuŝo: ofta konsekvenco
de - unu literaro.

 

 

Vivu do l' Akademi'!

Certe, ke l' Akademi'
estas kompetenta,
kaj neniam ĝi eraras,
kiam ĝi nenion faras,
tio estas evidenta!

Inter ili estas du,
kiuj scias legi!
Bedaŭrinde, dum kunsidoj,
kiam temas pri decidoj,
oni devas ilin veki!

Tiam ili grumblas: "Nu,
kion oni festas?"
Tiu, kiu nun al ili
povus per respond' utili,
ĝuste tiam ne ĉeestas!

Konsekvence l' Prezidant'
tuj deklaras klare:
"Se nenio plu por diri,
estas saĝe hejmeniri,
ni daŭrigos venontjare!"

 

Sub la Regno de Muktuk I-a

La plej ĝenaj nazkataroj estas tiuj, kiujn oni havas mem. Jes. Sed mi volonte konfesas, ke nazkataro ankaŭ ĉe alia persono, tenante min firme per unu butono de mia jako, nepre deziras konverti min al sia vidpunkto kaj tiam direktas al mia vizaĝo ne nur elokventajn argumentojn, sed samtempe abundan terneksplodon, aŭ al miaj piedoj, kun konvenaj pardonpetoj, ankaŭ molsonoran elsputaĵon, dum intertempe mi rikoltas en oscedanta veŝtopoŝo fluidiĝintajn stalaktito-pecojn degutantajn el fremda nazkaverno. - "Kaj la pli degutata el ambaŭ...", kiel foje diras franclingvaj samideanoj, kiuj tro facile forgesas, ke tiuj simpatiaj Esperantaj degeli kaj deguti(*), anoncantoj de baldaŭa printempo, havas nenion komunan kun siaj francaj homonimoj, anoncantoj nur de malbona eduko.

Dum tiaj okazoj oni sentas, kiel malperfekta estas la homa maŝino. Ĉu mi konfesu al vi, ke antaŭ nelonge mi - jes, mi, la krono de l' kreaĵoj, almenaŭ samgrade kiel vi, ĉu ne? - mi humile mallevis la kapon antaŭ unu el tiuj plej modernaj aŭtomobiloj, kiuj laŭ aserto de l' kanzono "venas el Usono sen brusono!"

Fakte la giganto alproksimiĝis neaŭdeble, majeste, kun digno de cigno glitanta sur olea lago, haltis apud mi, restartis, malaperis, estis jam for kaj ĉio ĉi en laŭro de nul-komo-nul! Tiam mi faris certajn komparojn, el kiuj eĉ ne unu estis je mia avantaĝo. Jen maŝino sendube pli eleganta ol mi. Ĝia neta linio neniam sakiĝas kiel miaj pantalonoj ĉirkaŭ la genuregiono. Ĝia benzinkesto, eĉ post engluto de kvardek litroj, konservas sian sobran konturon, dum mia modesta bierventreto jam post la sesa duono danĝere baloniĝas. Ĝi estas pli rapida ol mi, pli forta ol mi, pli multekosta ol mi, kaj - por ne paroli ĉiam nur pri mi - certe pli senodora ol vi!

Oni ne povas ne miregi pri la eksterordinaraj progresoj faritaj en la aŭtomobilindustrio, se oni komparas la modernan veturilon kun ĝia praavo el la jaro 1895, praavo, kiu konsistis esence el blovoj, stertoroj, ĝemoj, gargaroj, kartavoj, balbutoj kaj vomoj kaj kraĉoj kaj sputoj kaj vi pensas, ke estus saĝe ne plilongigi tiun liston, sed ne timu, mi ne uzos la teknikan esprimon, kiun vi atendas, ĉar mi tenas je via dispono la eŭfemismon "gastonoj"! Mi scias, ke tiupunkte mia eminenta kobolda kamarado Gaston Waringhien ne konsentas kun mi, sed ŝajnas, ke en tiu ĉi afero li ne povas esti plene neŭtrala.

Tiom pri la aŭtomobilo. Sed ankaŭ en la fabrikado de foto-, lumbild-, radio-, terpomsenŝelig- kaj tiel-plu-aparatoj oni alportis tiajn plibonigojn, ke eĉ senbrakulo kapablas ilin vidi.

La ĵusa gripperiodo, dum kies nazkatarakto mi estis mem aktoro, altrudis al mi sagacan rimarkon, nome, ke sur ĉiuj kampoj la progreso progresis krom... koncerne la homan maŝinon kaj la filozofion! La nuntempaj filozofoj neniel estas pli saĝaj nek pli proksimaj al la celo ol la antikvaj Sokratoj kaj Platonoj, tiel, ekzemple, ke koncerne niajn nazojn ĝis hodiaŭ senvarie validas la teorio de Heraklito "Panta rhei - ĉio fluadas"! El kio konkludu, ke la homo, modelo 1953, neniel estas supera al la unua homo.

Ĉu ne estas skandale, ke dum nia jarcento ni devas ankoraŭ kunporti en niaj poŝoj tiujn tedajn muktukojn, same kiel niaj malmodernaj antaŭuloj? Mi scias, ke de tempo al tempo kelkaj evoluemaj elementoj klopodas liberiĝi el la tiraneco de l' muktuka dinastio. Ilin oni renkontas precipe en la nudistaj medioj. Verŝajne pro sia fiera devizo "Sentuke!" ili ne uzas muktukojn. Cetere, ili ja ne havas poŝojn. Sed, serioze inter ni, ĉu oni povas rigardi progreso ilian sentukan naztrumpetadon, kies primitiva tekniko limiĝas inter la dikfingro kaj la montrofingro de unu mano? Kaj mi demandas, al kio utilas forĵeti la tukon, se restas la gesto kaj la enhavo?

Ho, Muktuk I-a kaj lasta, eterna Muktuk, vi sidas firme sur via trono!

(*) La signifo de la samsonaj francaj verboj estas 'vomi' kaj 'naŭzi'. Nome dégueuler (prononcu degele') kaj dégoûter (prononcu degute').