|
Pri
la vivo de Raymond Schwartz
En "Enciklopedio de Esperanto" (1a.
eld. Literatura Mondo, Budapest, 1934; repres. HEA 1986), oni legas:
|
 |
SCHWARTZ (ŝvarc) Raymond,
franco, bankoficisto. Nask. 8 apr. 1894 en Metz. Tie li fondis en 1913
E-Grupo "Amika Rondo". Ekde 1920 li gvidis dum kelkaj jaroj
la faman E-an kabareton "Verda Kato" en Parizo. En 1932 ĉefredaktoro
de la Gazeto de la XXIV Kongreso. Li publikigis rimaĵojn jam en
1912 (en Tutmonda Espero) kaj post la milito poemojn kaj artikolojn
en diversaj gazetoj, precipe en Literatura Mondo. Ekde 1933 li
redaktas la monatan spritgazeton La Pirato.
En Schwartz la E-a mondo trovis sian humoriston, kiu la tro verdajn flankojn
de la movado scias mirinde eklumigi per sia buba spegulpeceto. Li estas
vere la "terura infano" de la E-a familio: nenio restas kaŝita
antaŭ li kaj nenion li indulgas, kiu aŭ kio estas inda je grimaco
aŭ pinĉo. Sed pinĉante per moko, samtempe li tiklas per sprito,
tiel ke la pinĉito mem devas ridi anstataŭ indigni. - Liaj versaj
verkoj "Verdkata Testamento"
(1926) kaj "La Stranga Butiko"
(1931) estas plenaj de la sukaj fruktoj de lia kurioza fantazio: kanzonoj
laŭ kabareta stilo, ironia prezento de strangaj tipoj verdaj kaj
neverdaj, akre trafaj kaj milde pikaj observoj, spritaj vortludoj. Ĉio
ĉi, prezentita per perfekta verstekniko, montras lin kiel simpatian bohemon,
kiu havas tre sanan racion, grandan ĝukapablon pri la etaj ĝojoj de
l'vivo, kompreneman ridon pri ĉiu homa malforto, sanan ironion pri ĉio
gravmiena kaj hipokrita. La samaj kvalitoj distingas liajn prozajn skizojn,
aperintajn en la "Prozo Ridetanta"
(1928). Lia mallonga romano "Anni kaj
Montmartre", rakontinta la danĝerajn avernturojn de naiva
germana knabino en Parizo, estas unu el niaj plej plezure legeblaj originalaĵoj.
En ĝi mankas ĉiu sentimentala siropo aŭ gravmiena moralprediko
kaj la akre trafa karakterizo, simpla, natura prezentmaniero kaj interesa
templekto ĝin faras vere eta ĉefverko. Aparta valoro de la libro estas
ĝia stilo: kerne E-a, facilflua, natura, plena de surprize vidigaj bildoj
kaj ĉarma familiareco. (KALOCSAY)
La granda E-poeto Kalmán Kalocsay estis respondeca
pri la Lingvo-Fako de la Enciklopedio. En Rimportretoj (Literatura
Mondo: Budapest, 1931) li skribis:
XLVII
Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo,
La ĉarma an' de Epikur'.
La Verdan Katon, ho terur'!
Li pikis morta per ombrelo.
Kaj post la streĉ' de l' kata felo
Li testamentis per tambur'...
Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo,
La ĉarma an' de Epikur'.
En verso, ŝerco kaj novelo,
Grimaco kaj karikatur'
Ni ĉiam sentas kun plezur'
Aromon de la moskatelo.
Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo!
[dankon al Gerard Capdevielle pro la atentigo]
Sub alia kapvorto de Enciklopedio oni legas:
HUMORO
[...] En Paris verkas nuntempe majstro de E-a humora poezio, Raymond Schwartz,
aŭtoro de "Verdkata Testamento", kolekto de versformaj
satiraĵoj, miksitaj ofte kun bonaj vortludoj. La afero de E-o konkure
kun la eterna afero de Amo formas plejan temon de liaj rikanaĵoj. En
1933 Schwartz ekredaktis humorgazeton La Pirato,
kiu "kaperas" ĉiumonate. Antaŭ la milito aperadis La
Spritulo, multe malpli originala, ĉar simple kopianta el naciaj gazetoj
pli-malpli taŭgajn spritaĵojn. La Pirato estas tute alia,
ĝia redakatoro disponas specialan talenton. [...] (L. DREHER)
En la libro Soifo (Stafeto, 1954), de Lajos Tarkony,
oni legas (p. 154):
"Li prenas vorton kaj per ties tordo
alsorĉas ŝercgrimacon de koboldo.
Legantoj ŝmacas, se l' plej franca Schwartz
piratas: majstro de la mok' sen mordo."
[dankon refoje al Gerard Capdevielle pro tiu kontribuo!]
|
|
Multaj citaĵoj pri Schwartz troviĝas en "Esperanto
en Perspektivo" (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri
la Monda Lingvo-Problemo/UEA, 1974). En paĝo 156:
|
6.7.1.5 Satiraj Poetoj. - Apartan pritrakton meritas la franca
bankdirektoro Raymond Schwartz (1894-1973), kiu estis kunlaboranto
de Literatura Mondo, Franca Esperantisto, La Nica Literatura Revuo,
Sennacieca Revuo, kaj redaktoro de la satira gazeto La Pirato
(1933-1935). Lia lingvo plene eluzas la vortludajn latentojn de Esperanto,
konsistantajn el dusencaj esprimaĵoj, komikaj pseŭdo-sufiksado kaj
sinonimado: li lerte ĵonglis per la lingva materialo, kiun li kapablis
sprite vivigi. Li verkis ironiajn kaj satirajn poemojn pri hipokrituloj,
pri komikaj viv-situacioj kaj satiraĵojn pri la politikaj okazaĵoj kaj
pri la Esperanto-Movado mem. Li verkis multe ankaŭ proze. Liaj poemoj
aperis libroforme en "Verdkata Testamento", 1926 (2-a
eld. 1930); "La Stranga Butiko", 1931; "La
Ĝoja Podio", 1949.
En paĝo 160:
6.7.2.2 Prozverkistoj ĉirkaŭ la Budapeŝta Skolo - (...)
Eminenta estis ankaŭ la Franco Raymond Schwartz, kiu verkis
la romaneton "Anni kaj Montmartre", 1930, ekvilibra,
malemfaza rakonto, lingve kaj psikologie trafa, pri la misaventuroj de
germana knabino en Parizo. En 1963 aperis lia granda romano "Kiel
Akvo de l' Rivero". Temas pri famili-generacia romano, parte
aŭtobiografia, kiu, krom la tria parto, iom tro haste verkita, prezentas
trafan analizon de karakteroj kaj sinsekvon de eventoj. Lia rakonto estas
tute kredebla, lia partopreno estas varma kaj simpatiplena. Tiu verko
prezentas sian aŭtoron kiel maturan verkiston, trafe observokapablan.
Novelaro el 1920-70 aperis en la volumo "Vole...
Novele", 1971.
En paĝo 164:
6.7.2.6 Satiraj Prozverkistoj - Ankaŭ ĉi-kampe majstris
la ekzemplo de la Franco Raymond Schwartz, kiu aperigis satirajn
kaj bonhumorajn prozaĵojn kaj novelojn en "Verdkata Testamento",
1926; en "Prozo Ridetanta" (fakte: novelaro), 1928; en
"La Stranga Butiko", 1931; kaj en "La Ĝoja Podio",
1949. Tre ŝatataj estis liaj ĉiujaraj kontribuaĵoj al la jarkajero
Sennacieca Revuo ("Laŭ
mia... Ridpunkto").
En paĝo 191:
Cetere, pluraj bonegaj lingvo-artistoj ne kapablas memstare verki originale,
kaj krome multaj talentaj aŭtoroj preferas sin elprovi traduke antaŭ
ol verki originale, aŭ de tempo al tempo dediĉi sian lerton al la
tradukado. Ne ĉiuj: W. Auld, G. Mattos, E. de Kock, M. Boulton, J. Baghy,
R. Schwartz neniam tradukis, aŭ nur hazarde kaj pro momenta neceso.
En paĝo 656, pri la postmilita evoluo de SAT (19.3.1):
Ekde 1950 la Jarlibro [de SAT] ne plu aperas ĉiujare, sed regule ĉiun
duan jaron. En 1952 reaperis - kiel ĉiujara 56-paĝa kajero - Sennacieca
Revuo, kun valoraj studoj pri la historio de Esperanto, politikaj
analizoj, kulturaj kaj literaturaj kontribuaĵoj daŭre atentidaj
kaj la brilaj "Ridpunktoj" de Raymond Schwartz.
Studaĵon originale verkitan de Roger Bernard
("R. Schwartz: Lia vivo kaj verkaro") eldonis Kultura
Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds, januaro 1977; 2-a eldono
plibonigita kaj pliampleksigita septembro 1977). La kajero prezentas
la kompletan tekston de la prelego de Bernard okaze de Kultura Semajnfino
de la Centro, dum 1974.
|
 |
|
|
La revuo Esperanto de UEA de Aprilo 1994,
n-ro 1058 (4), paĝoj 70-71 aperigis artikolon de Marie-Thérèse
Lloancy omaĝe al la centjara datreveno de la aŭtoro:
|
|
Jubileo:
Per humuro al maturo: Schwartz 100-jara
"Popolo, kiu ne kuraĝas moki pri si mem, ne estas matura"
- ŝatis diri Raymond Schwartz. Popolo ankaŭ ne estas matura,
se ĝi ne konas siajn gradulojn, ni povus aldoni. Tial ni omaĝas
la 100-an naskiĝdatrevenon de la verkisto per resumo, kiun ni faris
el franclingva studo de Marie-Thérèse Lloancy, "Raymond
Schwartz et l'Espéranto", aperinta en Franca Esperantisto
(n-ro 416, dec. 1990).
La historia hazardo de la limŝanĝiĝoj faris, ke Metz, la nun
franca urbo kie Raymond Schwartz naskhiĝis la 8-an de aprilo 1894,
apartenis tiutempe al Germanio. La familio Schwartz parolis france,
sed la deviga germanlingva instruado faris el Raymond "perfektan"
dulingvulon. Li krome studis la latinan, la grekan, anglan, hispanan
kaj italan - antaŭ ol, probable en 1910, li aĉetis lernolibron
de Esperanto.
Jam en 1911 li vojaĝis al Barcelono por testi sian lingvokonon,
baldaŭ fondis Amikan Rondon en Metz, kaj en 1911-13 publikigis
siajn unuajn poemojn en la revuo Tutmonda Espero. Por li,
eklerno kaj ekapliko de Esperanto kvazaŭ koincidis.
|

Schwartz rolis
kiel policestro
en la filmo Angoroj (1963), de J.-L. Mahé.
|
|
Raymond Schwartz travivis du mondmilitojn. La unuan kiel germana
armeano - por fariĝi franca statano je la militfino. Sed "ne
finiĝis tiam lia soldata kariero... en 1945, la franca registaro
komisiis al la banko, kie li havis jam gravan postenon, reakiri
havaĵojn en Vieno kaj Prago. Li estis do tien sendita, sed tiam
rajtis vojaĝi al la okupataj teritorioj nur uniformuloj, kaj oni
sekve vestis lin per ia speco de generala kostumo. Ĉu ne stranga
sorto militista ĉe tia pac-amanto...?"[1]
Efektive, profesie Schwartz laboris en Pariza banko, kie li atingis
kundirektorecon. Liaj amikoj
substrekas la kontraston de liaj du vizaĝoj: jen la seriozega bankisto,
jen la ludestro, kabaretisto...
Ĉiam preta sprito
Schwartz travivis la "folajn" 20-ajn jarojn de Parizo
kaj konis la etoson de ĝiaj kabaretoj, kies ecojn, teknikojn kaj
tonon li scipovis transplanti en Espeanton. En 1920 li fondis kaj
ĝis 1926 animis la kabareton "La Verda Kato"; partoprenis
inter 1932 kaj 1939 en "La Bolanta Kaldrono" de Joseph
Nels; kaj en 1949 li kunfondis "La Tri Koboldojn", kiu
daŭris ĝis 1956.
Legante liajn verkojn, kiuj atestas konon de ĉiuj "klaĉoj"
de la mondo esperantista kaj ekstera, oni povus kredi, ke li multe
vojaĝis. Male, li apenaŭ vizitis kongresojn - krom, evidente,
en Parizo: la UK en 1932, kies gazeton li redaktis humurplene, kaj
la Internacian Konferencon "Esperanto en la Moderna Vivo"
en 1937, por kiu li aŭtoris la revu-spektaklon Nek... nek...
Samepoke li redaktoris kaj preskaŭ sola verkis, kun ĉiam preta
sprito, la satiran revuon La Pirato, kiu "kaperis ĉiumonate"
ekde 1933 ĝis 1936. Inter 1952 kaj 1971 li ĉiujare liveris al
Sennacieca Revuo siaspecan resumon de la antaŭa jaro sub la
titolo "Laŭ mia... ridpunkto", kiuj eniris
la volumon "...Kun siaspeca spico!" (1971).
Ni povus listigi ĉi tie ĉiujn produktojn de la Schwartz-aj sprito
kaj spirito, de la premiera "Verdkata Testamento"
(1926) ĝis la romanego "Kiel Akvo de l' Rivero"
(1963). Sed prefere ni iom detalu la Schwartz-an kontribuon al la
viva, originala kaj spontana uzo de Esperanto.
Ludo kun formo kaj senco
La verkojn de Schwartz ĉiam "karakterizas la sama densa, riĉa,
verva lingvo, plena de suko, neniam bombasta aŭ kejla, kaj
utiliganta ĉiujn eblajn latentojn - ĝis li fakte ne esploritajn
- de Esperanto"[2].
Kiuj do estas tiuj latentoj tiom laŭdataj? Por ilustri
tion, jen nur kelkaj el la aspektoj de liaj vortludoj - el
kiuj ni elnombris ĉ. 20 mil en ĉiuj al ni konataj verkoj de Schwartz.
Simpla homonimeco (kiam du malsam-signifaj vortoj havas
saman formon) teorie ne ekzistas en Esperanto. Ĝi do aperas kiel
lud-eblo nur rilate proprajn nomojn realajn (Kubo/kubo) aŭ
fikciajn (s-ro Piro, Karaf) kaj neesperantajn vortojn (peace/pis')[3].
Sed mistranĉo de kunmetitaj aŭ pseŭdo-kunmetitaj
vortoj liveras abundon da kalemburoj, ofte tiaj pri kiu neniu pensus
krom Schwartz: filologo/filo-logo, sekretari-sorto/sekreta
risorto.
Ĝuste pro la kontraŭhomonima principo, en Esperanto oftas
paronimoj, t.e. preskaŭ samsonaj vortoj (kiel pesi/pezi).
Schwartz jen kreas proprajn ŝerc-paronimojn kiel kriz-nasko
kaj Kristnasko, jen li kombinas la ludon kun mistranĉo (Esperanto/Esper-rento)
aŭ vortmiksado (kontraŭakvoholulo).
Anagramo (alivicigo de la literoj en iu vorto) havas siajn
subspecojn: jen simpla interŝanĝo de du sonoj (kandelabro/kandel-arbo,
bagateloj/batalegoj), jen la pli subtila kontraŭknalo
(pola mastro/mola pastro; labori fiŝe kaj muse anstataŭ
labori fuŝe kaj mise).
Ne ĉiam necesas ŝanĝi la formon por vortludi. Eĉ en Esperanto
ekestis duoblaj sencoj, kutime metaforaj, kiel (banala ekzemplo)
folioj de arbo aŭ de ĵurnalo. Schwartz ofte humuras
per apudmeto de figura kaj origina sencoj: "Tiel staras
la demando. Kiam ĝi iĝos laca, ĝi sidiĝos."
Antifrazo: vorto signifanta realaĵon kun ecoj malsamaj
ol tiuj, kiujn ĝi elvokas. Ni renkontas ekz. Iliado + idilio
= Idiliado, rilate konfliktojn en Grekio dum la 30-aj jaroj.
Schwartz ofte ŝatas nuligi la distancon inter aĵo kaj vorto.
Ekzemple en teksto amuze pseŭdoscienca li demonstras, ke milito
estas timilo.
Ni povus prezenti multpaĝan tipologion de la vortludoj de Schwartz,
sed tio estus sufiĉe teda sen la kunteksto, kiu ja donas ilian
tutan guston.
La funkcio de la vortludoj
La humuro de Schwartz ne estis indulgema. Sed liaj pikoj iris nur
al la diversaj formoj de potenco, aŭtoritato, altrudemo kaj
detruemo: kontraŭ ĉio tio li batalis per la forta armilo de
rido, kiun li elvokis plej ofte per vortludoj. Liaj atakoj ne estis
malicaj, same kiel lia homamo ne estis senironia:
"Jes! la Homaro estas Familio! Malpli fiere mi aldonas: Kia
familio! Dio mia! Kia familio!" - ni legas en "Privata
bilanco post la milito" (La ĝoja podio).
Lia humuro celis jen la homaron (kiel en la ĵusa ekzemplo), jen
la "verdan popolon", jen lin mem (kiel en la poema konstato,
ke li fariĝas en la sama tago kvindek-jara kaj... kvindek-hara).
Vortludo ekzistas nur se oni ĝin komprenas... Ĉu liajn vortludojn
komprenis, komprenas la e-ista publiko, al kiu ili direktiĝis?
Evidente, sen kono de normala funkciado de lingvo oni ne komprenas
tie ŝercocele kreitajn "misfunkciadojn". Ju pli subtila
estas iu vortludo, des pli necesas, por kompreni ĝin, profunda
kono de ĝiaj konsistigaj eroj. La komprenon kaj aprezon de vortludoj
determinas la grado de lingva kaj kultura iniciĝo de la ricevanto.
Ĉe parola prezento, gravas krome la bona prononco. Schwartz mem,
laŭ ĉies atestoj, prononcis Esperanton modele, sed rifuzis
malaltigi la nivelon por faciligi la komprenon (ekzemple, li ne
markis per paŭzo la limojn inter la radikoj en siaj mistranĉoj):
la spektanto devis altigi sian nivelon ĝis apreza kompreno.
Laŭ Schwartz nur tiel eblas atingi vere vivantan kaj spontanan
regon de Esperanto.
Schwartz estis unu el la kreantoj kiuj, en epoko kiam la juneta
Esperanto estis ankoraŭ iom malfortika kaj "kompleksohava",
helpis al ĝi kreski per granda dozo da efikaj fortigiloj, sed ankaŭ
da inteligento, fajneco kaj sentemo.
Marie-Thérèse Lloancy (Francio)
NOTOJ
[1] Bernard, Roger: Raymond
Schwartz, lia vivo kaj verkaro. La Chaux-de-Fonds: KCE, 1977, p.
2.
[2] samloke, p. 7.
[3] peace = paco (angle).
|
|