|
La
verkoj de Raymond Schwartz
|
"Verdkata Testamento"
1-a eld. 1926, Esperantista Presejo J. Solsona (Paris); 2-a eld.
1930
represo de la 1-a eld. en 1992, Iltis-Eldonejo (Saarbrücken)
"kolekto de versformaj satiraĵoj, miksitaj ofte kun bonaj
vortludoj. La afero de E-o konkure kun la eterna afero de Amo formas
plejan temon de liaj rikanaĵoj."
- Dreher en "Enciklopedio de Esperanto"
Legu specimenon
|

unua eldono |
|
"Prozo Ridetanta"
1-a eld. 1928, Esperantista Centra Librejo (Paris)
Noveloj originale verkitaj.
"Laŭ konata sentenco de Boileau, en literaturo 'ĉiuj
specoj estas bonaj, ĉiuj krom la... enuigaj'. Mi ne havis alian
celon ol eviti tiun lastan"
- Schwartz en prezentado de la libro
|

unua eldono
|
|
"Anni kaj Montmartre"
1-a eld. 1930, Esperantista Centra Librejo (Paris)
Represo en 1977 (Aabyhøj)
"Ĝi rakontas la danĝerajn avernturojn de naiva germana
knabino en Parizo kaj estas unu el niaj plej plezure legeblaj originalaĵoj.
En ĝi mankas ĉiu sentimentala siropo aŭ gravmiena moralprediko
kaj la akre trafa karakterizo, simpla, natura prezentmaniero kaj
interesa templekto ĝin faras vere eta ĉefverko. Aparta valoro
de la libro estas ĝia stilo: kerne E-a, facilflua, natura, plena
de surprize vidigaj bildoj kaj ĉarma familiareco."
- Kalocsay en "Enciklopedio de Esperanto"
"(...) ekvilibra, malemfaza rakonto, lingve kaj psikologie
trafa."
- Esperanto en Perspektivo
|

unua eldono
|
|
"La Stranga Butiko"
1-a eld. 1931, Esperantista Centra Librejo (Paris)
Represo en 1974 (Aabyhøj)
"La Stranga Butiko
- Senkapitala Entrepreno -
Telegramadreso: STRABU
Parizo, dum Decembro de l' krizjaro 1931
CIRKULERO
Al mia tre ŝatata klientaro!
Mi havas la honoron informi vin, ke ĵus mi malfermis
butikon ĉe angulo de la
stratoj Optimismo kaj Bonhumoro, kontraŭ la konata statuo de
la Granda Krizo.
Tie mi pacience atendas vian viziton.
Tie vi havos la okazon konvinkiĝi pri la alta kvalito de freŝaj
varoj kaj pri la
moderneco de l' prezoj. Tie vi povos admiri la plaĉajn bildojn,
desegnitajn
speciale por vi sur pakpapero, de mia bona amiko, la fama artisto
Raymond Laval.
La firmo liveros rapide ĉiujn deziratajn artiklojn krom sentimentala
butero,
flatpomado, ricin- aŭ gad-oleo, kies provizo jam antaŭ
longe elĉerpiĝis.
Esperante viajn baldaŭajn mendojn, mi restas
serveme-verseme
Raymond Schwartz
Butikisto"
- el la enkonduko de la libro
Legu specimenon
Elektronika
versio de la libro (en PDF-formato, el eLibrejo)
|

unua eldono
|
|
"La Ĝoja Podio"
1-a eld. 1949, Esperantista Centra Librejo (Paris)
Represo en 1975 (Aabyhøj)
"Simpla podio el simpla ligno. El arba ligno.
Sen superfluaj ornamaĵoj. Se ĝi prezentiĝas kun piedoj, tio ne
estas pro luksbezono, sed nur pro teknika kaŭzo. Tiuj podiaj
piedoj pruviĝis oportunaj, ĉar inter ilin estas facile ŝovi la...
piednotojn.
Humilaj piedoj, cetere. Ili plialtigas la podion apenaŭ super
la ternivelo, tiel, ke starante sur ĝi eĉ senbrida poeto konservas
ĉiam sufiĉe da kontakto kun la realaĵoj por ne aspekti ridinda.
Entute modesta podio. Ni ne riproĉos al ĝi, se foje-foje, laŭ
tono de iu prelego ĝi opinias sin profesora katedro, aŭ se
pro emfazo de iu oratora periodo ĝi kredas sin parlamenta tribuno.
Ni eĉ pardonos al ĝi, se dum prezento de naivaj scenetoj ĝi imagas
sin aŭtentika scenejo! Sendanĝeraj revoj de simpla podio.
Nur unu ambicion ĝi havas: amuzi vin, por juste
meriti sian nomon, LA GHOJA PODIO."
- el la enkonduko de la libro
Poemoj, prelegoj, artikoloj kaj skeĉoj aperintaj antaŭe en
diversaj gazetoj, nome ĉe Literatura Mondo, Esperanto (Ĝenevo),
Heroldo de Esperanto, Nia Gazeto, American Esperantist kaj ĉefe
ĉe Franca Esperantisto.
|

unua eldono
|
|
"Kiel Akvo de l'
Rivero"
1-a eld. 1962, J. Régulo (La Laguna)
Represoj en 1977 (Aabyhøj) kaj 1987 (Saarbrücken); en
1991 de Edistudio (Pisa)
Temas pri famili-generacia romano, parte aŭtobiografia, kiu,
krom la tria parto, iom tro haste verkita, prezentas trafan analizon
de karakteroj kaj sinsekvon de eventoj. Lia rakonto estas tute kredebla,
lia partopreno estas varma kaj simpatiplena.
Esperanto en Perspektivo
"Estas sufiĉe rimarkita afero, ke en nia ĝisnuna literaturo
ekzistis ia superpezo de la poezio kontraŭ la prozo, ke la
rikoltoj en tiu ĉi kampo estas multe pli magraj ol sur la alia.
Tio en si mem ne estas eraro aŭ danĝero - ĝi estas la ordinara
karakterizo de ĉiu komenciĝanta literaturo; sed ne tro longe devas
daŭri tia stato, kaj prosperado de prozaj verkoj signas ĝuste
la maturiĝon de ĉiu literaturo. Oni ne povas diri, ke en nia ĝisnuna
literaturo tute mankis romanoj interesaj, [...] sed ili restis en
la kategorio, se ne de la noveloj, almenaŭ de la mallongaj
romanoj. [...] Ĉi tie do, la unuan fojon, kuŝas antaŭ ni
verko, kies dimensioj kaj arta konturo metas nete en la familion
de la grandaj roman-verkoj."
- Juan Régulo en prezentado de la unua eldono.
|

eldono de 1991 |
|
"Ne kiel
Meier!"
Invito al revizio de niaj konceptoj pri konjugacio en Esperanto.
eld. Unuiĝo Franca por Esperanto, s.d.
Represo en 1995 (Saarbrücken)
Kontribuo de Schwartz al la batalo "-ata/-ita" en la
60-aj jaroj.
|
 |
|
"...Kun Siaspeca
Spico!"
1-a eld. 1971, J. Régulo (La Laguna)
Represo en 1985 (Saarbrücken)
Prozaj kaj versaj humuraĵoj originalaj, plus la 20 kronikoj titolitaj
"Laŭ mia... ridpunkto" sinsekve aperintaj
dum 20 jaroj en Sennacieca Revuo, ĉi tiuj prezentitaj de
Ulrich Lins.
- el la priskribo fare de la eldonejo TK-Stafeto
Legu specimenon
|

unua eldono |
|
"Vole... Novele"
1-a eld. 1971, J. Régulo (La Laguna)
Represoj en 1981 kaj 1987(Saarbrücken)
|

kromkovrilo de
la unua eldono |
|