|
Pri
Valo
(Raymond Laval, 1900-1996)

Mortis Valo.
Mortis amiko.
Mortis la multŝatata saĝulo, kies rememoraj kaj opiniaj "Vortoj"
en Laŭte altiris kaj katenis la legantojn. La stilo kaj la
vortoj estis simplaj, la lingvaĵo senriproĉa kaj la temoj cerbumigaj
ĝis la alto de filozofio.
Kiam li estis 75-jara, venis al Valo la deziro retrorigardi en la spegulo
de la travivita tempo, ne pro nostalgio, sed ĉar la forto de imago estas
por li la neanstataŭebla radifonto por la pluvivo de "la arbo
maljuna, en malfrua aŭtuno..."
Tiel aperis, eldone de Laŭte, la unua kajero, plurfoje reeldonita,
de lia membiografio la leginda "...el la kara infaneco", kies
vivokadro situas en Aleso kaj en Florako. Sekvis la tri pliaj kajeroj:
"Kontraŭflue", "Sepdek jaroj sub la verda stelo"
kaj "Migrante tra metioj". Samkolekte aperis liaj tradukoj de
verkoj i.a. de Han Ryner kaj de "Poemo de Rodano", de Frédéric
Mistral, al li tre kara.
Siatempe Raymond Schwartz ofte vokis la kroman talenton de R. Laval por
karikature ilustri siajn verkojn kaj la satiran "La Pirato".
R. Laval aliĝis al S.A.T. en 1934 kaj estis dum jaroj sekretario de ties
Literatura Komitato. Liaj recenzaj kaj verkaj kontribuoj ne malofte pliriĉigis
Sennaciulo-n kaj Sennacieca-n Revuo-n.
Neniu, kiu sin turnis al li, ĉu por peti klarigon, konsilon aŭ
opinion, ĉu por lin kontraŭdiri, povis plendi, ke li ne ricevis
klaran kaj detalan respondon, ĉiam ĝentilan kaj tolereman, sed firman.
En la 1980-aj jaroj, la grupo de Nimo kaj "Sudfrancia Stelo"
havis la privilegion ĝui la eminentan lingvoscion de Valo.
Ne nur li estis ĝismedola esperantisto (lia diplomo "Atesto pri
Kapableco de Esperanto" datas de la 11-a de julio 1914), sed li estis
simpla, bonkora kaj fieris, ke li daŭre estas kaptita de la zamenhofeca
idealo.
Kiam li tute blindiĝis, kun la kara edzino li forlasis Nimon kaj loĝis
en Avinjono ĉe rezidejo por maljunuloj. Tie ambaŭ mortis. Esperanto-verkemo
ne forlasis lin eĉ kiam estis nepre necese amputi lian maldekstran kruron.
Li povis nek legi, nek skribi, nek bone sidi aŭ kuŝiĝi. Li krome
estis surda. De kiam mortis la tiom amata edzino Ivona io pli rompiĝis
en la koro de Valo.
En Avinjono nia samideano André Gente peris al Valo, kio mankis
al la kriplita korpo. Valo povis tiel pluiri la esperantistan vojon celitan
kaj ĝis la lasta momento pluaperis "Vortoj de Valo" en Laŭte.
La 18-an de marto ĉesis bati la nobla koro tre verŝajne dum siesto.
La senviva korpo estis transportita
al la medicina fakultato de Montpeliero. Al la morto jam de longe li estis
preta. Du tagojn antaŭ lia elmondiĝo estis ekspedita Laŭte
n-ro 122 de marto/aprilo 1996. Ĝi enhavas du tekstojn de Valo, kiujn,
kiel kutime, peris André
Gente: "Pensi en Esperanto", lasta omaĝo al lia senkondiĉa
modelo, Lanti, kaj "Funebro kaj rido" temo kiun li plurfoje
serene pritraktis.
Skribante tiujn ĉi liniojn, mi konfesas, ke funebras mia koro kaj mi
tute ne emas al rido.
Al tiuj, kiuj ne bone konas la penson de Raymond Laval, mi sugestas
legi "Vortoj de Valo", kiun Laŭte ĵus eldonis broŝurforme.
Merkredon, la 20-an de marto 1996
Jean Amoroux
el "Sudfrancia Stelo", bulteno de la
Langvedoka-rusiljona E-Federacio, n-ro 136
1a. kvaronjaro 1996.
|