La Rido kaj Vervo de
Raymond Schwartz
al la chefa pagho

Marga Rineta

Daniel LUEZ

    Se mi ne eraras, estas en la tekstoj pri la vivo de Raymond Schwartz neniu mencio pri lia edzino. Tre grava persono ŝi estis en la tuta afero, kaj mi tre miras, ke oni tute ne mencias ŝin!

Ŝi estis lia ĉefa kunlaborantino en la kabareto "Ĉe la tri koboldoj", sub la pseŭdonimo: Marga Rineta (vortludo kun margarino). Ŝia antaŭnomo estis Marguerite. En la kabareto, ŝi prezentis la partoprenantojn, laŭ la maniero de la Montmartraj kabaretoj, kaj ŝi mem kantis. Ŝi estis ĉarma persono kaj mi havis la okazon paroli kun ŝi preskaŭ tiom, kiom kun ŝia edzo. Ĉar mi faris kaj kantis kanzonon, Esperantan tradukon de tiam furora franca kanzono"La Dondon Dodue" [= La dikulino], pri kiu R.Schwartz aludis en lasta letero, kiun mi ricevis de li, ŝi decidis alpreni la nomon: "blekulin'", kiam ŝi prezentis. Kaj la publiko kutimis kanti al ŝi: "Kion do ni aŭdos nun, kobolda blekulin'? Kion do? Kion do? Tuj anoncu ĝin!". Bedaŭrinde, ekzistas neniu surbendigo (aŭ registrado) de tio, kion oni kantis aŭ recitis en la kabareto. En tiu epoko, oni nur tre malofte "registris", bedaŭrinde!



Marga en 1948
Marga Rineta en foto de
partituro el 1948

Marga
Marga Rineta en foto de La Verda Kato
(ĉ. 1925)  [kol. J. Piton]
En alia kanzono, kiun mi mem verkis kaj kantis, "Laŭ esperanta modo", estis versoj kun aludo al Marga Rineta. Jen ĝi, sube. Kvazaŭ por suflori al mi, kiam mi devis citi lin, li fingromontris al si, kaj kiam mi kantis pri Waringhien "Waringhien, klerulo inter ni!", Schwartz laŭte rikanis, sed tio estis ne malamikeco al la fama viro, sed nur ŝerco, kompreneble! Tiuj rememoroj estas definitive fiksitaj en mia memoro kaj estas por mi vera trezoro! Ŝajnas al mi nevere, ke tio okazis antaŭ pli ol 50 jaroj!


Laŭ Esperanta modo
Daniel LUEZ, Januaro 1952
(laŭ la melodio "A la française", de Jack Ledru)


I

Se ofte trafas vin melankolio
Jen estas io
Por kuraci vin :
Se vi estas kanzonisto
aŭ kantisto, aŭ poet'
A ŭ tutsimple "aŭskultisto"
Venu al la kabaret'!
Ĉar regas inter ni
Bonhumor' kaj harmoni'!
La Koboldoj estas nia nom':
Tie, ĉiu - kiel gaja hom' -

Amuziĝas vigle per kantado,
Laŭ Esperanta modo!

Raymond Schwartz primokas per kanzon':
Ĝojekridas tuta la salon'
Ĉe ni estas ankaŭ la ridado
Laŭ Esperanta modo!

Poemojn legas nia "Laŭra" profesor'
Kaj lin rekompensas glaso da likvor'!
Kaj la membro de l'Akademi'
Waringhien, klerulo inter ni,
Nin amuzas dank' al vortludado,
Laŭ Esperanta modo!


II

Sed kun koboldoj estas koboldinoj,
Ĉar sinjorinoj ludas kiel ni.
Estas ja Marga Rineta
Ŝi sin nomas "blekulin'"
Laŭ esprimo tre nelĝusta
Mi preferus "ĉarmulin'"!
Ŝi estas inter ni
La simbol' de l' fantazi'!
Estas vigla la muzikistar':
Nia Flego ludas sur gitar'
Melodiojn el Jugoslavlando
Laŭ Esperanta modo!
Ĉe ni estas brila komponist':
Lançois, kiu, lera pianist'
Zorgas pri l' pianakompanado
Laŭ Esperanta modo!
Kaj ĉe ni estas vera profesiaktor':
Darnault, kiu por ni kantas kun fervor'!
ĉar mi multe pekis pro forges',
(kulpas de l' kanzon' la mallongec'!)
Petas mi pri ĉies pardonado
Laŭ Esperanta modo!