La Rido kaj Vervo de
Raymond Schwartz
al la chefa pagho

El "Verdkata Testamento" (1926)

Ministro-Filistro (*)
Humile dediĉita al Ministro Bérard, kiu malpermesis Esperanton [per cirkulero en Francio, 1923]

Foje regis en Francujo
La Ministro de l' Inkujo,
Estis li sinjor' Bérard,
Klera viro, sen erar'.
Sed - li estis stulta!

Kaj li pli ol virin-amon
Ŝatis sian propran famon,
Estis lia kor-dezir'
Tuj fariĝi glora vir'
Kaj kolekti laŭrojn!

Li do pensis unu tagon:
"Nun mi faros gloran agon!"
Kaj tuj senhezite li
Kun laŭdinda energi'
... Skribis cirkuleron!

Li dekretis tre severe:
"Esperanto estas vere
Senespera utopi'
Kaj cetere diras Mi,
Ke ĝi ne ekzistas!"

Ĉu ĉi tiu fuŝprofeto
Nun sukcesos per dekreto
Malkonstrui en moment'
La esperon de jarcent',
Nian karan lingvon?

Ho, Ministro kun la Plumo,
Via famo estas... fumo!
Dum, kun via cirkuler',
Vi jam kuŝos sub la ter',
Vivos Esperanto!

MORALA KONKLUDO:

Eĉ Ministro fuŝkonsila
Povas esti tre utila.
Li kun tiu ĉi program'
Faris certe por reklam'
Pli ol cent poetoj!!

(*) Melodio germana: "Als die Roemer frech geworden...".

Esperantisto, Ekesto kaj Malapero
plagiato (aŭ preskaŭ) el Galipo

Gazetartikolo
Aŭ varba parolo.
Favora impreso,
Ekintereso.
Lernolibro,
Sankta vibro,
Propaganda miasmo:
Entuziasmo!
Samideano,
(Je via sano!)
Kamarado,
Varbado,
Instruo,
En butontruo
Verda flago,
Glora tago!

Plua ŝtupo,
Nova grupo,
Nova sento,
Facila vento
Kaj poemo
Pri sama temo!

Post hezito
Delegito.
Laŭ bezono
Gazetabono,
Kotizoj
Kaj valizoj
Por kongreso.
Miraklimpreso!
Fraka vesto,
Bala festo,
Naci-kostumo,
Amindumo.
Hispanino,
Korinklino
Kaj esperoj.
Amleteroj.
Mielo,
Ĉielo!
. . . . . . .
. . . . . . .
Edzino:
FINO!

Ero (*)

Oni rulis Molière
En la neĝo por lin lavi
Kaj per tio mem... ĉefverkon
Oni tuj sukcesis havi!
"Lava rulo" de Molière....

(*) Se tiu ĉi versaĵo aspektas stulta, ĝi kompense ne estas longa (eble la simpatia aĉetinto bonvolis tion konstati mem!)

 

Ĉu Peko?

Al pastro iris, al konfeso,
Koketulino ne plu juna
Kaj longe petis pri forgeso
Por bagatelo plej komuna.

"Ne grave" diris tuj konsole
La pia vir' kun pacienco,
"Ĉu tiajn negravaĵojn sole
Riproĉas via konscienco?"

Afekte tiam kaj kokete
La pekulino eksopiris,
Kaj pli mistere, pli sekrete
Ŝi al la sankta viro diris:

"Vanteco estas la makulo,
Ĉar honte pente mi konscias,
Ke min vidante en spegulo
Mi min tre bela opinias!"

Kaj flustre per pintita beko
Ŝi petis lin pri pentofaro,
"Sed tio ja ne estas peko!"
La pastro grumblis... "nur eraro!"

 

La Edza Devo...
Laŭ Johann Friedrich Riederer

Fianĉiĝis kun junino
Maljunulo sesdekjara,
Kaj ĉar lia trema korpo
Je volupto jam avara,
Diris li al la knabino:
"Vi komprenos, estas klare,
Ke plenumos l' edzan devon
Mi nur ĉiu-kvaronjare."
Sed respondis jen naive
La knabin' de dek-ok jaroj:
"Diru, unu nokto havos
Kiom do da kvaronjaroj???"