La Rido kaj Vervo de
Raymond Schwartz
al la chefa pagho

El "La Stranga Butiko" (1931)

Laŭ Vidpunkto de Heliko

Printempo pulsis tra l' ĝarden',
Petolo tiklis la naturon;
En freŝa roso de l' maten'
Heliko flaris aventuron...

Precize... ĉarma helikin'
Vekiĝis meze de legomo
Kaj scivoleme tiris sin
Kokete el la konka domo.

Ĉu estas io sur la ter'
Pli bela, nobla, eleganta
Ol tiu helikin-aper'?
(Almenaŭ por helik' amanta?)

Pli ol poeto la helik'
Reteni povas siajn sentojn,
Li ne deklame per lirik'
Diskrias ilin sur tegmentojn,

Sed tamen kreskis pli kaj pli
Nun lia kor' kaŭĉuk-elasta
Ĝis kiam lia dom' al li
Subite ŝajnis tro malvasta.

Neeble nun akcepti ŝin
Ĉe li kun ama reciproko,
Ĉar por helik' kaj helikin'
En unu dom' ne estas loko!

Kaj vi mensogis, ho poet',
Per tiu verso kaj deklaro,
Ke... "plej malgranda kabanet'
Sufiĉas al amanta paro..."

Kruela moko de l' destin',
Ke malgraŭ propra konkkastelo
Heliko nun kaj helikin'
Sin treni devis al... hotelo!

 

La Diversaj Aĝoj de l' Homo

En supra ĉambro, lulo... lulo...
Anĝele dormas la etulo:
   Etaĝo.

Sed baldaŭ li el dorm' sin ŝiras
Kaj pri la bela mondo miras:

   Miraĝo.

Jam ne plu side li tamburas,
Sed tra la dom' esplore kuras:
  
Kuraĝo.

Kun vundoj li (kaj sen rubandoj)
Revenas el stratbubaj bandoj:
  
Bandaĝo.

Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo
Knabinon ĉien sur la vojo:
  
Vojaĝo.

Al ŝi li donas sian nomon
Por fondi kune novan domon:
  
Domaĝo.

Li tiam estas tre utila
Fortika viro, kvankam vila:
  
Vilaĝo.

Kaj post rapida tempopaso
Postrestas nur senviva maso:
  
Masaĝo.

P.S.
Ni ne apliku al virino
Ĉi tiun viv- kaj rimo-saĝon,
Ĉar de l' komenco ĝis la fino
Ŝi ĉiam havas la saman aĝon:
  
Avantaĝo.


karikaturo fare de Laval apud enkonduka paĝo
de la unua eldono (1931)

 

P.P.P. aŭ Por Plenigi Paĝojn

(Verkita laŭ metodo, pri kiu mi
konfidence atentigas mian
amikon Grenkamp) (*)

Kial mi pene tramigrus
Rimoserĉante la kompletan kolekton
De l' Esperantaj rimoj,
Se
Entute mi havas
Nenion por diri?

Estas pli bone, pli malkare
Kaj samtempe tempoŝpare
- (Pardonu ĉi tiun rimon neintencitan) -
Sentencojn eternajn
Ligi bukede
Per versoj liberaj.

La supro de l'
Blanka Monto
Estas blanka, ĉar
Ĝin kovras neĝo ĉiama.
Pro tio, cetere,
La Monto nomiĝas tre ĝuste
"La Blanka".

(Miaj versoj ankaŭ
Nomiĝas "blankaj",
Sed
Pro aliaj kaŭzoj.)

De l' monto malsupren,
Malsupren al valoj
Fluadas sen halt' riveretoj,
Ĉar flui supren
Kontraŭus la leĝojn
Fizikajn.

Ĉi tie ni haltu,
Ĉar pli ol du paĝojn
Oferi al tia versarto
Signifus de l' kompostisto
Misuzi la tempon
Kaj de l' afabla leganto
Verŝajne
Trouzi bonvolon.

Krom tio, mi jam
Per tiu ruz-uzo
Atingis la celon:
La finon de l' paĝo.
Mi rajtas do
Kiel vi
Nun ripozi.

(*) Nia ĉie kaj fame konata
Univers... Salo Grenkamp publikigis
libron, kiun li verkis mem: "5.000.000"
- Ĝi estas rimarkinda laŭ pluraj vidpunktoj.
Unue, la aŭtoro sukcesis jam en la
nuran titolon enŝovi 6 nulojn! - Due,
ĝi estas la sola verko eldonita en
Esperanto speciale por miopuloj, t.e.
por miopuloj, kiuj ne posedas okulvitrojn.
Tial la paĝoj entenas nur malmultajn
liniojn, sed, kompense, tiuj malmultaj
linioj konsistas el tre grandaj literoj.