La Rido kaj Vervo de
Raymond Schwartz
al la chefa pagho


Helikorecepto

En letero al Reinhard Haupenthal (15.VII.1971), Schwartz klarigas kiel kuiri helikojn. Ĝi estas specimeno de la natura vervo de nia plej fama humuristo. Letero treege frandinda, multe pli ol... ties temo mem, almenaŭ dum la preparado. Finlegante ĝin, vi, leganto, "pruvas, ke vi havas koron firme ankritan".

Dankon al Gilbert Ledon por havigi al mi tiel pitoreskan priskribon.

  .
SECOURT 15 Julio 1971

 

S-ro Reinhard Haupenthal
6602 Dudweiler / Saar

Kara amiko,

Mi bone ricevis (malgraŭ adresprefikso "F-92") vian p.k. el Tholly, kun la abomena diablokapo, kaj vian leteron (kun la ĝusta adresnumero F-57) de la 9-a. Do: dufojan dankon!

Mi respondos mallonge, pro la belega vetero! Neeble, dum tia vetero, sidi subtegmente.

La helikorecepto: verdire tiu recepto donas agrablon nur en sia lasta stadio: kiam la bestoj troviĝas sur la manĝtablo! Mi ne konsilas al vi entrepreni la preparlaborojn, kiuj cetere estas nepenseblaj en urba apartamento. Jen, tamen, la recepto:

1) Lasu la bestojn fastadi dum 10-12 tagoj (prefere en loko nevarma, nehela = kelo); 2) Poste lavadu la konkojn (dum la fastperiodo la bestoj ne manĝas, sed malmanĝas tiagrade, ke oni miras kaj ili kakmakulas unu la alian! Kiam ili estas relative puraj, superŝutu ilin per salo (kuirsalo) sufiĉe abunde. Ili elĵetos ŝliman ŝaŭmon, kiun per sinsekvaj lavoj kaj adekvata manipulado vi devos forigi. Nur tiam... 3) Verŝu la helikojn en bolantan akvon, kie ili restos dum 1/2 horo; 4) Kiam ili estos ne plu tro varmaj, elpiku ilin el la konkoj, deŝiru/detranĉu la postan parton kaj, per tondilo, forprenu la ŝaŭmorestaĵojn, nun solidiĝintajn; 5) La tiel purigitajn korpojn superŝutu refoje per salo kaj energie frotu unujn kontraŭ la aliaj por senigi ilin de postrestantaj malpuraĵoj. Se vi ankoraŭ ne forlasis la batalkampon, tio pruvas, ke vi havas koron firme ankritan; 6) Nun preparu en kuirpoto ian spicbuljonon: akvo, salo, laŭplaĉaj aromaĵoj - mi enmetas speciale drakunkolon kaj unu aŭ du glasojn da blanka vino. Enĵetu viajn helikojn kaj lasu, dum tiu ĉi sezono, kuiradi dum 4 horoj (printempe la helikoj estas malpli duraj kaj sufiĉas kuiradi dum tri horoj).

Se vi ne disponas pri artefaritaj konkoj (porcelano aŭ s.) vi devos uzi la originajn konkojn kaj tio, denove, estas aparta plezuro; nome vi devos tre konscience lavadi la konkojn en bolanta akvo kaj per ĉiaj eblaj rimedoj. Plej praktike estas aĉeti porcelanajn konkojn, senfine uzeblajn kaj tre facile purigeblajn.

Lasta etapo: la pretajn helikojn enŝovu en la pretajn konkojn. Preparu pastaĵon el butero (oni uzas ankaŭ margarinon aŭ similan grason, pli facile digesteblan) kaj multe da petroselo, multe da ajlo fajne hakita, salo, pipro. Per tia pasto oni plenigas la konkojn kaj sufiĉas ĝiskuire varmigi tian preparaĵon per milda flamo. Pli bona estas la heliko se, antaŭ enmeti la paston, oni enverŝis en la konkojn iom da saŭco el bovida aŭ kokida rostaĵo.

(Aldona kaj necesa rimarko: dum la unua purig-kuirado haladzas el la poto vere abomena odoro. Pro tio mi konsilas eviti tian manipuladon en fermita, urba kuirejo).

Kaj unu plia konsilo: venu manĝi helikojn... en Secourt!
Do, espereble, ĝis baldaŭ!

kkk