La Rido kaj Vervo de
Raymond Schwartz
al la chefa pagho

Akrostiko "Bernardo"

Raymond Schwartz verkis akrostikon (poemo, en kiu la unua litero de ĉiu verso formas vortojn) kiam Bernard, la unua filo de lia amiko s-ro Daniel LUEZ (Francio), aĝis nur 5 tagojn:

Benata estu tiu dom'
En kiun venis eta hom'!
Radie brilu super ĝi
Nedifektebla harmoni'!
Al la gepatroj de l' bubeto
Respekte iras mia peto:
Donacu al Bernardo fratojn
Obstine ĉiujn dek monatojn!

Raymond Schwartz
27.05.1953